La defetismo (3KP2b)
Defektismo chiam estas malbonafero, kial malfaciligi ghin? Kial sukcesi ke la homoj ne fekighas gambmalsupre antau la trisolaria danghero? Nu, tie chi ni ne scios kial, sed almenau havos elegantan liston, klaran elnomadon da ajhoj gravaj kiujn oni devas legi por pli bone kompreni vi jam scias kion.
***
La defetisma pensmaniero ne nur cheestas en niaj vicoj, sed ghi disvastighas. La plej multaj el niaj kamaradoj sentas panikon antau la malamiko kaj pridubas niajn sukcesan eblojn en la estonta milito.
Chi tiu defetismo naskighis en la teknologia kultado kaj la tuta malgravigo al rolo kiuj plenumas milite la iniciativo kaj la homaj spirito. Ghi estas konsekvenco de tiu techno-triumfismo kaj tiu koncepto de la milito kiu dauras ekde kelkajn jarojn lau kiu la venko estas decidita, nure, surbaze de disponeblaj armiloj. Ghi estas tendenco precipe markita inter tiuj oficiroj kun pli alta edukado nivelo.
Nun mi esprimos la malsamajn manierojn en kiuj la defetismo manifestighas.
Unu: kompari la servon kiu oni faras en la espaca forto kun iu ajn laboro. Labori kun respondeco kaj suficha efikeco sed sen entuziasmo, sen senti ke oni progresas al unu finfina celo kaj dubante pri la graveco de la kontribuo kiun oni povas fari.
Du: adopti pasivan atendantan sintenon. Esti konvinkita ke la rezulto de la milito dependas de sciencistoj kaj inghenieroj, kaj ke, krom se ekzistas teknologiaj saltoj en la agokampo de baza esplorado kaj de iuj shlosilaj teknologioj, la espaca forto nur estas aerkastelo. Tio faras ke oni chesas prikredi la gravecon de la atribuita tasko, kaj sentas kontenta per la nura plenumo de tio kio estas necesa por establi chi tiun novan militan branchon, sed sen novigi.
Tri: adopti neeblajn fantaziojn. Peti la letargiigon por salti kvar jarcentojn kaj partopreni en la estonta batalo de la Fina Jugho Tago. Iuj el niaj plej junaj kamaradoj esprimis tiun deziron, kaj ech unu el ili prezentis formalan petizion. Kvankam unuavide chi tiu sinteno povus shajni positiva, unu nobelo fervoro pro batali en unua linio de fajro, ghi esence nur estas alia defetisma formo. Sen konfidi la estontan venkon, kaj dubitante pri la graveco de la tasko kiun havas inter manoj, la soldata digneco farighas la solan pilastron sur kiu bazighas laboro kaj vivo.
Kvar: la malo de la antaua. Dubi pri la soldata digneco, kredi ke la tradizia morala kodo jam ne estas aplikebla al la moderna milito, ke batali ghis la fino ne havas senson. Kredi ke la soldata digneco nur ekzistas kiam ekzistas iu kiu cheestas kaj, tial, se la batalo finas en malvenko kaj kun la totala malapero de la homaj estuloj, tiu digneco perdas senson. Kvankam kiuj opinas tion estas malplimulto, tiel kategoria rifuzo pri valoro de la spacia forto estas ekstreme malutila.
***
La malhela arbaro - Cixin Liu

Comentarios
Publicar un comentario